Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sciigo Ia. Ni informiĝas el la propra buŝo de la majstro, ke li intencas eksponi sian pentraĵon en nia siren-blazona ĉefurbo.

Sciigo IIa. Je la demando de l’ vicprezidanto de l’ komitato de la Societo por Akcelado de Belartoj, direktita al nia majstro, ĉu li intencas eksponi sian ĉefverkon en Varsovio, la majstro respondis: „mi preferus ne vendi ĝin en Parizo, ol ne eksponi en Varsovio!“ Ni esperas, ke tiujn-ĉi vortojn niaj posteuloj legos (Dio donu eble plej malfrue) sur la tombo de la majstro.

Sciigo IIIa. La patrino de nia majstro, post ricevo de la depeŝo el Parizo, grave malsaniĝis pro kortuŝo.

Sciigo IVa. Ni informiĝis en la momento, kiam la numeron de la gazeto ni transdonis al la presmaŝino, ke la patrino de nia majstro fartas pli bone.

Sciigo Va. Nia majstro ricevis la inviton, eksponi la pentraĵon, el ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo.

La supermezuro de tiuj monstraj mensogoj rekonsciigas min iom. Ostŝinski, la redaktoro de la „Fluganto“, kaj kune eks-svatiĝanto al Kazja, kredeble freneziĝis, ĉar tio superas jam ĉian mezuron. Kompreneble, la bildon mi eksponos antaŭ ĉio en Varsovio, sed Ie pri tio mi parolis ankoraŭ al neniu; IIe la vicprezidanto de la Societo por Akcelado de Belartoj demandis min pri nenio; IIIe mi respondis al li nenion; IVe mia patrino mortis antaŭ naŭ jaroj; Ve mi ricevis el nenie la inviton pri ekspono de la bildo.

Kio estas pli malbona: momente mi ekpensas, ke, se la depeŝo estas tiel vera, kiel la kvin sciigoj