Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiam adiaŭ… Ostŝinski, kiu antaŭ duonjaro, kvankam la gepatroj favoris lin, ricevis de Kazja rifuzon, eble intence volas min mistifiki, sed tiam „li pagos al mi per kapo sia, aŭ per simila io alia!“ kiel diras la teksto de iu opero. Tamen la kolegoj trankviligas min, ke la sciigojn Ostŝinski povis fabriki mem, sed la depeŝo devas esti vera.

Samtempe alvenas ankaŭ Staĥ Klosoviĉ kun la matena numero de la „Kuranto“. La depeŝo estas ankaŭ en la „Kuranto“. Mi ekspiras libere.

Nun komenciĝas la apartaj gratuloj.

La maljuna Sludecki, homo tre falsa kaj dolĉa kiel siropo, skuas mian manon kaj diras:

— Dio amata! mi kredis ĉiam je la genio de la kolego, kaj ĉiam mi defendis la kolegon… (mi scias, ke li nomis min azeno…) sed… Dio amata… eble la kolego ne deziras, ke tia fa-presto, kiel mi, nomu la kolegon kolego, tiam la kolego pardonu la malnovan kutimon, Dio amata…

Mi deziras a1 li en mia animo, ke li pendiĝu, sed mi ne povas respondi al li, ĉar en la sama momento Karminski fortiras min flanken kaj diras, mallaŭte, sed tiel, ke li estu aŭdata:

— Eble la kolego bezonas monon, tiam la kolego diru, kaj mi tiam…

Kaminski estas konata inter ni pro sia komplezemo. De tempo al tempo li diras al iu el ni: se la kolego bezonas helpon, tiam la kolego diru, kaj tiam — ĝis revido!“ Kaj vere li havas monon. Mi respondas al li, ke, se mi ne trovos aliloke, tiam mi turnos min al li. Dume venas aliaj, sinceraj buboj, kiel oro, kaj ili ĉirkaŭpremas min, ke miaj flankoj doloras.