Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine proksimiĝas Svjatecki; mi vidas ke li estas kortuŝita, sed li kaŝas tion kaj diras malafable:

— Kvankam mi vidas, ke vi judiĝos, tamen mi vin gratulas.

— Kvankam mi vidas, ke vi idiotiĝas, tamen mi vin dankas — mi respondas al li, kaj ni ĉirkaŭprenas nin tutforte. Vaĥ Poterkjeviĉ memorigas, ke en lia gorĝo malsekiĝis. Mi ne havas eĉ unu groŝon, sed Svjatecki havas du rublojn, aliaj havas ankaŭ. Oni faras monkolekton kaj punĉon… Oni trinkas je mia sano, ĵetas min ree supren, kaj ĉar mi al ili diras, ke kun Suslovski’j la afero estas riparita, do oni trinkas ankaŭ je la sano de Kazja. Subite proksimiĝas al mi Svjatecki kaj diras:

— Ĉu vi, juna idioto, pensas, ke ili ne legis la depeŝon antaŭ ol la fraŭlino al vi skribis?

— Ho, frapo! Kvazaŭ iu ekbatus mian kapon per bastonego. Unuflanke la horizonto plilumiĝas, aliflanke ĝi diable malheliĝas. De Suslovski’j oni povas atendi ĉion, sed mi ne supozis, ke Kazja estus kapabla al tia profitema kalkulado.

Tamen estas tre versimile, ke matene ĉe la mineral-akvoj ili tralegis la depeŝon kaj min alvokis tuj.

En la unua momento mi volas kuri al Suslovski’j kaj stariĝi antaŭ iliaj okuloj.

Sed mi ne povas forlasi la societon… Krom tia alvenas Ostŝinski, eleganta, malvarma, memfida, gantumita kiel kutime. La sagaco helradias el lia vizaĝo, ĉar li estas konata ruzulo.

Jam sur la sojlo li komencas svingi protekte la bastonon kaj diras:

Mi gratulas, majstro, ankaŭ mi gratulas.