Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiun „mi“ li elparolas kun tia akcento, kvazaŭ lia gratulo signifus pli, ol la gratulo de iu alia.

Cetere povas esti, ke li estas prava…

— Kion vi elpensis! — mi vokas — vere, kiel vi min vidas tie-ĉi, nur unue el la „Fluganto“ mi sciiĝis pri ĉio.

Tio estas por mi indiferenta — diras Ostŝinski.

— Pri la ekspono de la bildo mi ankaŭ nenion parolis.

— Sed nun vi parolas — diras flegme Ostŝinski.

— Kaj li ne havas patrinon kaj lia patrino ne malsaniĝis! — vokas Vojtek Miĥalak.

Tio interesas min malmulte, — ripetas grave Ostŝinski, deprenante la duan ganton.

— Sed la depeŝo estas vera.

— Vera.

Tiu-ĉi certigo trankviligas min tute. Dankeme mi enverŝas por li punĉon. Li almetas la buŝon al la rando de l’ glaso, eltrinkas gluton, kaj poste li diras:

— Antaŭe vian sanon, kaj la duan gluton mi trinkos, vi scias je kies sano?… Mi gratulas al vi duoble.

— El kie vi scias?

Ostŝinski movas la ŝultrojn.

— Ĉar Suslovski estis ja hodiaŭ antaŭ la oka horo en la redakcio.

Svjatecki komencas ion murmuri pri homoj malnoblaj ĝenerale, mi ne povas pli longe teni min kaj mi kaptas la ĉapelon. Ostŝinski eliras kun mi, sed mi forlasas lin envoje kaj post kelke da minutoj mi sonoretas la duan fojon al Suslovski’j. Malfermas al mi Kazja, la gepatroj ne estas hejme.