Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kazja! — mi diras severe — vi sciis pri la depeŝo?

— Mi sciis — respondas ŝi trankvile.

— Ha, — Kazja!

— Kion vi Volas, mia kara? Ne miru je la gepatroj… Ili ja devas havi ian prudentan motivon, pro kiu ili konsentas je vi.

— Sed vi, Kazja?

— Kaj mi uzis la unuan okazon… Ĉu vi tion mallaŭdas, Vladek?

En miaj okuloj klariĝas kaj ŝajnas al mi, ke Kazja estas tute prava. Ĝuste dirante, kial mi, alkuris tien-ĉi kiel frenezulo? Dume Kazja proksimiĝas kaj apogas la kapeton sur mian ŝultron; mi ĉirkaŭprenas ŝin; ŝi klinas la vizaĝeton flanken de mia ŝultro, fermas la okulojn, elŝovas sian rozkoloran beketon kaj flustras:

— Ne, ne Vladek!… ne nun… post la edzigo… mi petas vin!

Sekve de tiu-ĉi peto mi alpremas per mia buŝo ŝian beketon kaj ni restas tiel, ĝis kiam la spirado al ni tion permesas. La okuloj de Kazja fariĝas svenintaj… Fine ŝi kovras ilin kaj diras:

— Mi vin petis ja tiel, ke vi ne…

La riproĉo kaj la rigardo el sub la kovranta ĝin maneto kortuŝas min tiel, ke mi kisas ŝin la duan fojon. Kiam oni amas iun, oni havas nature pli grandan inklinon kisi lin, ol ekzemple bati… kaj mi amas Kazja’n senmezure kaj ĝis memforgeso, dum la vivo ĝis la morto, post la morto! Ŝi, aŭ neniu, jen mia lasta vorto!

Kazja esprimas per spireganta voĉo la timon,