Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Rigardu, kiel vi estas malbona, kaj mi foje preskaŭ ekamis vin!

Kia mimozo estas Eva!

Aŭdinte tion, ŝi ruĝetiĝas, apogas la kubutojn sur la tablo (mirinde belaj estas tiuj kubutoj), ŝi metas la manojn sur sian palan vizaĝon kaj demandas:

— Kiam tio-ĉi okazis?

Urĝas min paroli pri Hela, sed ĉar efektive mi preskaŭ foje enamiĝis je Eva, kaj ĉar nun mi volas ŝin bonhumorigi, do mi komencas rakonti.

— Estis tiel… Ni iris foje post la teatra prezentado en la botanikan ĝardenon. Vi memoras, kiel mirinde bela estis la nokto! Ni sidis sur benketo apud la baseno — vi diris, ke vi volas aŭskulti la najtingalon. Mi estis iom malgaja, mi deprenis la ĉapelon, ĉar mia kapo doloris, kaj vi iris al la baseno, trempis la poŝ-tukon en akvon kaj metis ĝin kune kun via mano sur mian frunton. Vi ŝajnis al mi esti tiam tiel bona kiel anĝelo kaj mi ekpensis: se mi prenos tiun-ĉi manon kaj metos sur ĝin la buŝon — tiam ĉio estos perdita! tiam mi enamiĝos en vin ĝismorte…

— Kaj plu? demandas Eva mallaŭte.

— Subite vi tiel rapide formoviĝis, kvazaŭ vi ion divenus.

Eva sidas dum kelka tempo enpensiĝante, poste ŝi vekiĝas el tiu meditado kaj diras nerve-rapide:

— Ne parolu ni pri tio, mi petas…

— Bone, ni ne parolu pri tio… Vi scias, Eva, mi ŝatas vin tro, por povi iam enamiĝi en vin. Unu afero esceptas la alian. De la tempo, kiam mi vin ekkonis, mi havas por vi veran kaj sinceran sindonemon.