Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kaleŝon, ĉar mi ne scias, ĉu eble mi ne devos alivestiĝi; poste mi prenas la liron, malsupreniras, kaj ĉe la kaleŝpordeto mi ekkrias:

Slava Bohu![1]

Adami estas mirigita kaj ravita.

— Mirinda abelejgardisto! Mirinda did! — ŝi ripetas ridante. Nur artisto povas elpensi ion similan!

Paranteze parolante, ŝi mem aspektas kiel somera printempo. Ŝi surhavas robeton el kruda silkaĵo kaj pajlan ĉapelon kun papavo-floroj. Mi ne povas satiĝi rigardante ŝin. Ŝi alveturis en malkovrita kaleŝo, do la homoj tuj komencas nin ĉirkaŭi; sed tio estas por ŝi indiferenta.

Fine la kaleŝo moviĝas antaŭen; mia koro komencas bati pli vive — post kvaronhoro mi vidos la revitan Helenon…

Ni ankoraŭ ne veturis cent paŝojn, kiam mi de malproksime ekvidas renkonten-irantan Ostŝinski.

Li devas ĉie troviĝi!

Ekvidinte nin, li haltas, salutas Eveton, poste li kopiencas atente observi nin ambaŭ, kaj speciale min… Mi ne supozas, ke li min rekonis, tamen preterpasinte lin, mi ekrigardas malantaŭen kaj vidas, ke li ankoraŭ staras kaj akompanas nin per sia rigardo. Nur ĉe la strat-turniĝo li malaperas el niaj okuloj. La kaleŝo antaŭen-moviĝas sufiĉe rapide; malgraŭ tio, ŝajnas al mi, ke la vojaĝo daŭras eterne. Fine, en la Belvederaj aleoj ni haltas…

Ni estas antaŭ la domo de Hela.

Mi kuras al la pordo, kvazaŭ al brulejo.

  1. Gloron al Dio! ukraina saluto.