Eva kuras malantaŭ mi, vokante:
— Netolerebla maljunulo!
Servisto, kun tre parada staturo, malfermas al ni la pordon, kaj apertas larĝe la okulojn je mia vido; Eva kvietigas lian mirigon, dirante, ke la maljunulo alveturis kun ŝi, kaj ni supreniras.
La ĉambristino aperas momente, sciigas ke la sinjorino vestas sin en la apuda ĉambro — kaj ŝi malaperas.
— Bonan tagon, Hela! vokas Eva.
— Bon-tagon, Eva! — respondas mirinde bela, freŝa voĉo — tuj, tuj! post momento mi estos preta.
— Henjo! Vi eĉ ne supozas, kia surprizo vin atendas kaj kiun vi ekvidos… Mi alveturigis „did’on“, plej efektivan „didon-liriston“, kiu iam ajn migris sur la ukrainaj stepoj.
Ĝojega pepo aŭdiĝas en la apudkuŝanta ĉambro, la pordo malfermiĝas subite kaj enkuras Hela nevestita, en korseto, kun malligitaj haroj.
— Did! blinda did! tie-ĉi! en Varsovio!
— Li ne estas blinda! li vidas! — vokas rapide Eva, ne volante troigi la ŝercon.
Sed estas jam tro malfrue, ĉar en tiu-ĉi momento mi ĵetiĝas al la piedoj de Hela kun ekkrio:
— Ĥeruvime boĵij![1]
Kaj ĉirkaŭprenante per manoj ŝiajn piedojn, kaj samtempe levante la okulojn, mi ekvidas iom pluan formon de tiuj piedetoj. Nacioj genufleksu! popoloj venu kun bonodoraj incensiloj, Milosa! tute Milosa![2]
— Ĥeruvime! mi ripetas en nesimulita ekstazo!