Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mia did’a entuziasmo klariĝas cetere per tio, ke post longa migrado mi renkontis la unuan ukrainan animon. Malgraŭ tio Hela forigas la piedojn el miaj manoj kaj ekpaŝas malantaŭen… Unu momenton mi vidas ankoraŭ ŝiajn nudajn ŝultrojn kaj la kolon, kiuj rememorigas al mi Psiĥe-on el la neapola muzeo — poste ŝi malaperas malantaŭ la pordo, kaj mi restas genuante en la mezo de l’ ĉambro.

Eva samtempe minacas al mi per sia sunombrelo kaj ridas, kaŝante sian rozkoloran nazeton en la bukedo da rezedo.

Dume tra la pordo komenciĝas interparolo en la plej bela dialekto, kiu iam ajn estis parolata de la enfluejo de Pripec-rivero ĝis Ĉertomeliko.

Mi prepariĝis antaŭe por ĉiuj eblaj demandoj, do mi mensogas sen ekbalbuto… Mi estas „abelej-gardisto“ el proksime de Ĉeĥrin. Mia filino sekvis sian polan edzon en Varsovion, kaj mi, maljunulo, tiel longe sopiris en la abelejo, ĝis mi mem postmigris ŝin. Bonaj homoj donis envoje monerojn por mia kantado… Kaj nun? Jen mi ekvidos la infaninon amatan, benos ŝin, kaj revenos, ĉar mi jam sopiras al mia Ukraino-patrino. Ĉiu devas morti, kaj por la maljuna Filipo estas de longe jam la tempo.

Jen kio estas aktora naturo! Enjo scias ja, kiu mi estas, sed ŝi tiel partoprenas en mia rolo, ke ŝi komencas melanĥolie balanci sian belegan kapeton kaj rigardi min kunsente. La voĉo de Helenjo el la apuda ĉambro ankaŭ tremas emocie.

La pordo iomete malfermiĝas, blanka mirinda brako montriĝas tra la malfermaĵo kaj mi surprize ricevas tri rublojn, kiujn mi akceptas, ne povante agi