Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alie, kaj des pli, en nomo de ĉiuj sanktuloj, mi fluigas torenton da benoj sur la kapon de Helenjo.

Interrompas min la servistino, kiu eniras kun sciigo, ke sinjoro Ostŝinski estas malsupre kaj demandas, ĉu la sinjorino akceptas.

— Ne enlasu lin! mia kara — vokas timigite Eva.

Hela deklaras, ke ŝi kompreneble ne akceptos lin. Ŝi eĉ esprimas sian miron pro la matena vizito. Mi, vere, ankaŭ ne komprenas, kiel Ostŝinski, kiu fanfaronas kaj estas fama pro sia kono de societa etiketo, povis veni je tiu tempo.

— Tio ne estas senmotiva! — diras Eva.

Sed ni ne havas tempon por pluaj klarigoj, ĉar en tiu-ĉi momento aperas Hela jam vestita, kaj samtempe oni sciigas, ke la matenmanĝo estas preta.

Ambaŭ sinjorinoj transiras en la manĝejon.

Hela volas min nepre sidigi apud la tablo, sed mi obstinas kaj sidiĝas kun mia liro ĉe la sojlo. Post momento mi ricevas pladon, tiel plenŝarĝitan per manĝaĵo, ke, konsuminte ĉion-ĉi, ses ukrainaj almozuloj povus malsaniĝi je nedigestebleco. Mi tamen manĝas, ĉar mi estas malsata kaj dum manĝado mi observas Helenon.

Efektive, pli bela kapo ekzistas en neniu bildogalerio de l’ mondo! Kiel longe mi vivas, neniam mi vidis tiel travideblajn okulojn: vere oni vidas tra ili ĉiujn pensojn, kiel oni vidas la fundon de klara torento. La okuloj posedas krom tio la econ, ke ili komencas ridi antaŭe ol la buŝo, pro kio la vizago lumiĝas, kvazaŭ trafite de sunradio. Kia nekomparebla dolĉeco en la kunmeto de lipoj… La kapo estas iom laŭ speco de Carlo Dolce, kvankam la desegno