Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kazja kaj la gepatroj komencas demandi, kion signifas tiu maskiĝo?… Tre simpla afero… Jen, vi vidas, ke ni pentristoj faras iafoje kolegajn servojn unu al la alia, kaj ni pozas por pentraĵoj. Jen ekzemple Svjatecki pozis al mi kiel maljuna judo. Ĉu vi lin ne rekonis, Kazja, en la bildo? Mi nun pozas al Cepkovski. Tia estas la kutimo inter pentristoj, precipe ĉar en Varsovio mankas modeluloj.

— Ni venis por fari al vi surprizon — diras Kazja — des pli, ĉar mi en mia tuta vivo ankoraŭ neniam estis en pentrista laborejo. Ah, kia senordo! Ĉu same estas ĉe ĉiuj pentristoj?

— Pli-malpli, pli-malpli!

Sinjoro Suslovski deklaras, ke li preferus trovi ĉe mi iom pli da ordo, kaj li esperas ĉi-rilate ŝanĝojn en la estonteco. Aŭdante tion, mi volonte disrompus je lia kapo mian liron. Kazja, kontraŭe, ridetas kokete kaj diras:

— Estas iu sinjoro pentristo — granda sentaŭgulo! ĉe kiu ĉio aspektos alie, kiam mi komencos mastrumi… ĉio estos orde metita, orde starigita, senpolvigita…

Tion dirante, ŝi levas supren sian pintan nazeton, rigardas la festonojn de araneaĵo, kiuj ornamas la angulojn de nia laborejo — kaj ŝi aldonas:

— Ĉar tia senordo povas eĉ fortimigi la aĉetantojn… Venas iu kaj li tuj troviĝas kiel en vendejo de malnova fuŝaĵo. Jen, ekzemple tiu-ĉi kiraso terure rustiĝis. Do oni devas alvoki la servistinon, pistigi iom da briko — kaj ĉio komencos brili kiel nova samovaro.

— Jezu-Maria! Ŝi parolas pri aĉetantoj kaj volas