Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

purigi per briko miajn kirasojn, eligitajn el antikvaj tombomontetoj… Ah, Kazja, Kazja!

Suslovski, feliĉigite, kisas ŝian frunton, kaj Svjatecki eligas el si iajn malbonaŭgurajn sonojn, kiuj rememorigas la gruntadon de apro.

Kazja minacas al mi, frapante per fingreto sian nazon, kaj diras plu:

— Mi petas bone memori, ke ĉio aliiĝos.

Poste ŝi finas:

— Kaj se iu sinjoro ne vizitos nin hodiaŭ vespere, li estos malbela kaj oni lin ne amos.

Dirinte tion, ŝi kovras la okulojn. Mi ne povas nei, ke estas multe da ĉarmo en ŝiaj grimacaj mienetoj… Mi promesas, ke mi venos, kaj mi akompanas mian estontan familion ĝis tute malsupre.

Reveninte, mi trovas, kiel Svjatecki rigardas deflanke kaj senfide tutan paketon da centrublaj bankbiletoj, kuŝantaj sur la tablo.

— Kio estas?

— Ĉu vi scias, kio okazis?

— Mi ne scias…

— Mi ŝtelis ĉe iu, kiel ordinara ŝtelisto.

— Kiamaniere?

— Mi vendis miajn kadavrulojn.

— Kaj tio estas la ricevita mono?

— Jes… mi estas malnobla uzuristo.

Mi ĉirkaŭbrakas Svjateckion, gratulas lin tutkore, kaj li komencas rakonti, kiel tio okazis.

— Mi sidis tie-ĉi post via foriro, kiam venis al mi iu sinjoro kaj demandis, ĉu mi estas Svjatecki. Mi respondas: „Mi scivolas, kial mi ne devus esti Svjatecki!“ Tiam li respondas: „Mi vidis vian pentr-