Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aĵon kaj mi volas gin aĉeti.“ Mi diras: „Bone, sed permesu, sinjoro, diri al vi, ke oni devas esti idioto por aĉeti tian hontinde malbonan bildon.“ Kaj li respondas: „Idioto — mi ne estas, sed mi havas la fantazion aĉeti bildojn pentritajn de idiotoj.“ „Nu, bone“ — mi diras… Li demandas min pri la prezo, kaj mi diras: „Ĉu tio estas mia afero?“ „Mi donos al vi tiom.“ „Do bone! se vi donas, do donu!“ Li donis kaj foriris. Li lasis al mi karteton kun nomo Bjalkovski, doktoro de medicino… Mi estas malnobla, senhonta uzuristo!

— Vivu la kadavruloj! Svjatecki, vi edziĝu…

— Mi preferus pendigi min — diras Svjatecki — mi estas malnobla uzuristo, nenio pli.