Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe tio mi penas ree ĉirkaŭpreni Kazjon kaj ree mi aŭdas la flustron:

— Paĉjo ekvidos…

Malgraŭvole miaj okuloj turniĝas al sinjoro Suslovski.

Subite mi vidas, ke lia vizaĝo kolorŝanĝas; li kovras la okulojn per mano kaj kliniĝas super la „Fluganto“.

Kion, je koboldo, li estas tie trovinta?

— Patro, kio okazis al vi — demandas sinjorino Suslovska.

Li stariĝas, faras du paŝojn proksimiĝante al mi, poste li haltas, traigas min per sia rigardo, interplektas la manojn kaj komencas balanci la kapon.

— Kio okazis al vi?

— Jen kiel falseco kaj krimo ĉiam fine malkovriĝas, respondas patose Suslovski: mia sinjoro, legu, se la honto permesos al vi legi ĝis fino.

Tion dirinte, li faras movon, kvazaŭ li envolvus sin en roman togon, kaj li transdonas al mi la „Fluganton“. Mi prenas la numeron kaj mia rigardo falas sur la sciigon titolitan: „Ukraina liristo“. Mi konfuziĝas iom kaj komencas rapide legi la jenon:

„Antaŭ kelke da tagoj alvenis en nian ĉefurbon malofta gasto en persono de aĝokaduka liristo, kiu rondiras loĝantajn ĉe ni ukrainajn familiojn, petante pri almozo kaj donante interŝanĝe siajn kantojn. Oni diras, ke pri la maljuna bardo okupiĝis precipe nia konata kaj simpatia artistino E. A., kun kiu, antaŭ ne pli longe, ol hodiaŭ matene, oni vidis lin en kaleŝo. En la unuaj tagoj de l’ apero de tiu malproksima gasto naskiĝis la stranga famo, ke sub la vilaĝana