Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kitelo de la liristo kaŝiĝas unu el niaj plej eminentaj pentr-artistoj, kiu tiamaniere, ne turnante sur sin la atenton de edzoj kaj zorgantoj, trovas facile eniron en la buduarojn. Ni estas certaj, ke tiu-ĉi famo estas neniel argumentita, eĉ pro tiu simpla motivo, ke nia diva ne konsentiĝus plifaciligi tiaspecajn entreprenojn. La maljunulo, laŭ niaj informoj, almigris rekte el Ukraino. Li havas inteligentecon iom malfortigitan, sed perfektan memoron…“

Infero!

Suslovski estas tiel indignigita, ke li ne povas eligi la voĉon, tamen fine li elĵetas el si la troaĵon de indigno.

— Kian novan falsaĵon, kian artifikon vi trovos por pravigi vian konduton? Ĉu ne vin ni vidis hodiaŭ en tiu-ĉi hontinda alivestiĝo? Kiu estas tiu almozulo?

— Mi estas tiu almozulo — mi respondas — sed mi ne komprenas la motivon, kial vi opinias tiun alivestiĝon hontinda.

En tiu-ĉi momento Kazja eltiras el mia mano la „Fluganton“ kaj komencas legi, Suslovski envolviĝas ankoraŭ pli hermetike en la togon de sia indigno kaj diras plu:

— Do apenaŭ vi trapaŝis la sojlon de honesta domo, vi jam enportas kun vi la demoralizon; ne estante ankoraŭ la edzo de tiu-ĉi malfeliĉa infano, vi jam perfidas ĝin en kompanio kun virinoj de facilanima karaktero, vi jam tretas piede ĝian kaj nian konfidon, vi jam rompas la ĵure donitan vorton… Kaj por kiu? Por teatra hetero?!

Nun mi koleriĝas ekstreme…