Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mia sinjoro, mi diras, sufiĉe da tiuj banalaj frazoj! Tiu hetero valoras pli ol dek tiaj falsaj morjuĝistoj kiel vi… Vi estas por mi ankoraŭ nenio, kaj sciu, ke vi min enuigas. Vi tedas min jam, kune kun via patoso, via…

Tie-ĉi mankas al mi vortoj, sed cetere mi ilin ne bezonas plu, ĉar Suslovski malfermas subite la veŝton, kvazaŭ li volus diri:

— Ekbatu! ne indulgu — jen mia brusto…

Sed mi tute ne intencas ekbati, mi nur deklaras, ke mi foriras, timante, ke mi ne diru al sinjoro Suslovski ankoraŭ ion pli…

Kaj efektive mi foriras, ne adiaŭante iun…

Freŝa ekblovo iom malvarmigas mian varmegan kapon.

Estas la naŭa horo vespere kaj la nokto tre serena.

Mi bezonas iom promeni, por fine kvietiĝi, do mi iras rapide en la Belvederajn aleojn. La fenestroj en la villo de Hela estas mallumaj. Evidente ŝi ne estas hejme. Mi mem ne scias, kial tio kaŭzas al mi grandegan malagrablon…

Se mi ekvidus almenaŭ ŝian ombron sur la fenestrovitraĵo, mi kvietiĝus, kaj nun mi koleriĝas denove…

Kion mi faros al tiu Ostŝinski ĉe nia unua renkonto — mi ne scias…

Feliĉe li ne estas homo, kiu foriĝus de respondeco.

Nur, vere dirante, pro kio mi lin ekatakos? La artikolo estas skribita infere lerte. Ostŝinski ja neas, ke la almozulo estas alivestita pentristo, li fariĝas kvazaŭ defendanto de Eva, kaj samtempe li perfidas la tutan sekreton antaŭ Helena, evidente penas kom-