Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

montras per mano numeron de la „Fluganto“, kiu kuŝas sur la tualeto kaj ŝi flustras:

— Kia malagrablaĵo, kia malagrablaĵo!…

Subite ŝi ekploras nerve kaj komencas tremi kiel folio…

Mi scias bone, ke ŝi ploras de laciĝo, ne pro la „Fluganto“, ke tiu artikolo estas bagatelo, pri kiu morgaŭ ĉiuj forgesos, ke la tuta Ostŝinski ne valoras unu larmon de Eva, tamen mia koro kunpremiĝas tiom pli. Mi kaptas ŝiajn manojn kaj kovras ilin per kisoj, karesas ilin, premas al mia brusto. Mia koro komencas bati ĉiam pli forte, okazas kun mi io stranga. Mi genufleksas, mem ne sciante, kion mi faras, apud la genuoj de Eva, nubeto vualas miajn okulojn, subite mi kaptas ŝin, perdinte la konscion, en la brakojn.

— Vladjo! Vladjo, kompatu! — flustras Eva.

Sed mi premas ŝin al la ekscitita brusto; mi scias jam pri nenio, mi furioziĝis! mi kisas ŝian frunton, la okulojn, la buŝon kaj scias elparoli nur unu vorton:

— Mi amas vin! mi amas.

Subite la kapeto de Eva kliniĝas malantaŭen, ŝiaj manoj ĉirkaŭplektas febro-arde mian kolon kaj mi aŭdas la flustron:

— Mi vin delonge amas!…