Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuhore tute malgrandajn porciojn, al personoj iom pli fortikaj – ĉiu-duhore aŭ preferinde trihore. La unua matenmanĝo konsistu el supo aŭ kakao kun ovflavaĵo kaj lakto, plie malfreŝa bulko kun butero, mielo aŭ kuirita fruktaĵo.

Dua matenmanĝo: Glaso da dolĉa aŭ nedolĉa senbuterigita lakto, kirlita ovo kun citrono kaj sukero, aŭ kun lakto kaj iom da salo.

Tagmanĝo: Nenia supo, aŭ, se oni tian deziras, nur post la firmaj manĝaĵoj. Legomoj laŭ la sezono: asparago, spinaco, karotoj, florbrasiko kun viando blanka, sengrasa, rostita aŭ kuirita; kortobirdoj escepte de anaso kaj ansero; freŝaj riverfiŝoj, perko, truto kaj karpo. Riza, gria kaj avena kaĉo miksita kun ovo: pomkaĉo, piroj, mirteloj, kuiritaj ĉerizoj kaj bakitaj prunoj kaj piroj.

Posttagmeza manĝo: Maltkafo eventuale kun ovflavaĵo, lakto, kakao, malfreŝa bulko, kun kuirita fruktaĵo, facile digesteblaj biskvitoj.

Vespermanĝo: Unu telero da pirito aŭ frukto-supo, unu malfreŝa bulko kun butero, blanka fromaĝo kaj kuiritaj fruktoj.

Nokte, laŭ bezono, ankoraŭ unu glaso da lakto aŭ unu biskvito kaj iom da kuirita fruktaĵo.