Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

respektive pied-banoj je 32º. — Se la haŭto jam fariĝis ŝirema kaj se puso jam formiĝis, oni devas fari vespere vindaĵojn je 20º dum du horoj, poste malvarmetajn lavojn. Post kiam la malsanaj partoj fariĝis sekaj, oni frotas ilin per kokosa butero kaj surmetas ledajn gantojn aŭ similaĵojn. Ankaŭ estas rekomendindaj, ĉiutage 2—3 fojojn, varmaj lokaj banoj kun malvarmetaj surverŝoj kaj posta surgrasigo de la malsanaj lokoj per kokosa butero aŭ lanoleo.



Piedŝvito

Tiu ĉi montriĝas precipe ĉe personoj, kiuj malzorgas la haŭtflegadon kaj ĝi ofte kaŭzas vundadon de la piedoj. Matene kaj vespere malvarmaj lavoj kaj dufoje dum semajno unu vaporbano de la kruroj kun posta malvarma akvosurverŝo malaperigas tiun malagrablaĵon. Multaj homoj kredas, ke oni ne devas forigi la piedŝvitadon, ĉar per tio malsanecoj okazas; tio estas tute erara opinio, kiu eble devenas de tio, ke oni vane uzis pudron kaj ŝmiraĵojn kaj, ĉar oni ne sukcesis kuraci, oni supozis, ke la malbono devas resti, aŭ ke en mala okazo aliaj malsanecoj aperos.