Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaŭzanta malsano ne estas danĝeraspeca, la raŭkeco baldaŭ malaperos; ĉe profunde enradikiĝinta malsano ĝi estas longedaŭra. Ĉiuunuaŭ -duhore gargaro de la buŝo kaj nazo per citronakvo je 20o, nokte ĉirkaŭkolaj kompresoj, ĝenerala kurac-flegado de l’ korpo laŭ naturo de l’ kaŭzanta malsaneco.



Difterio, krupo, angino

Tiaj gorĝmalsanoj, kiuj plejofte aperas subite kaj tute neatendite kaj kies prognozo estas ofte malfacila, postulas kuracistan flegadon. Tre ofte okazas ĉe malsano, kiu komence ŝajnas sendanĝera, se oni nesufiĉe atentas, ke aperas la plej gravaj danĝeroj. En la komenca stado de difterio la infanoj tre ofte eĉ ne plendas pri gorĝdoloro, sed pri ĝenerala malbonstato; febro kaj kapdoloro povas facile erarigi nekuraciston kaj kiam tiu stado ne estas priatentita, la malsano rapide progresas kaj iĝas danĝera. Pro tio estas grave kutimi premi la langon de infanoj per kulero por enrigardi en la gorĝtruon, ĉu ekzistas inflamo, kiu montras sin per intensa ruĝeco, aŭ ĉu sur la tonsiloj ambaŭflanke inter la palatarkoj formiĝis blanketa haŭto, kiu eble profunde en la gorĝo etendiĝis, aŭ ĉu ŝveliĝis la limfaj glandoj ekstere de l’ kolo. Se oni konstatas tiun ĉi aŭ tiun nenormalan aperaĵon, oni devas konsideri la infanon kiel malsanan, meti ĝin en liton kaj komenci kol- kaj ventro-