Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Vojaĝis, kaj la ĝemojn de spiritoj
El la kamparo kaj la stepoj aŭdis,
Aŭ opiniis ke ŝi aŭdas ilin.
Kaj al si mem ŝi ĝemis “Tro malfrue!”
Tiam, simile al ĉiel-makulo,
En la malvarma vento de l’tagiĝo,
Fluganta korvo kriis, kaj ŝi pensis,
“Ĝi nun ekvidas kampon de mortigo:
La nekristanoj de la norda maro,
Logitaj per la krimoj kaj la pekoj
En la korteg’, la landon dezertigas,
Kaj ankaŭ la popolon ekmortigas”.
Kaj kiam ŝi alvenis Amsburion,
Ŝi diris al la monaĥinoj tie,
“Min sekvas malamikoj! min akceptu
Ho! paca fratinaro, en sanktejon.
Ne ekdemandu de la venintino
La nomon, ĝis ŝi volos diri ĝin.”
Kaj ŝiaj ĉarmo, povo, kaj beleco
Al ili estis kiel talismano,
Kaj pri nenio ili ŝin demandis.
Do la Reĝin’ majesta tie vivis
Semajnojn multajn kun la monaĥinoj
Sed nekonata, kaj en aparteco.
Ŝi, plena je doloro, nek malkaŝis
La sian nomon, nek de ili petis
Aŭ komunion, aŭ konfesodonon.
Sed kun la fraŭlinet’ parolis, kies
Tre babilema senatento plaĉis,