Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
12
 

Pro kiu ofte ŝi sin mem forgesis.
Sed, iun nokton, disblovita famo
Alvenis, ke la kavalir’ Modredo
Uzurpis la reĝecon, kaj sin ligis
Kun l'aro nekristana, dum la Reĝo
Kun Lancelot’ batalas; kaj ŝi pensis,
“Ho! kie! la popolo kaj la Reĝo
Deviĝas min malami,” kaj sin klinis
Sur siaj manoj kaj silentis. Tiam,
La fraŭlineto, fine, la silenton
Ne tolerante, diris "Ho! malfrue!
Kioma horo estas?” Kaj respondon
Nenian ricevante, post momento
Kantetis ion kion Si ellernis
De l'monaĥinoj. “Ne, ne, tro malfrue”.
Kaj, kiam la Reĝin’ l' arion aŭ lis
Ŝi suprenrigardante, tuj parolis
"Ho! Virgulino, se vi volas kanti,
Nun kantu, kaj malligu mian koron
Por ke mi ploru”. Tial, tre volonte
Ekkantis la malgranda novicino.

Malfrue, ha! malfrue! Kaj ni la nokton trovas
Malluma kaj senvarma: Ĉu ni eniri povas?
Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri.

Ni ĉiuj vere pentas, la lampojn forgesinte,
Sed l’ Edzo nin perdonos, pri tio sciiĝinte.
Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri,