Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
20
 

Kaj tiam Ja Regino paliginta
Suprenrigardis kaj respondis, “Kiel
Noblega Kavaliro, Lanceloto
Je ¢iu Sinjorino tre gentile
Kondutis, kaj en kampo de batalo
At en la armilludo ne rigardis
Profiton propran sian: kaj la Reĝo
En batalkampo aii en armilludo
La sian ne rigardis. Tial ambaŭ
Egale havis la plej noblajn morojn
Ne sen deveno estas noblaj moro},
Sed fruktoj de natur’ fidela, kaj
Animo nobla. Tiam la knabino,
“Cu estas ili tia bela frukto?
Milfoje malpli noblaj devas esti
De Lancelot’ Ja moroj, ¢ar li estas
L’ amiko, kiel cia famo diras,
Plej malfidela el la tuta mondo”.
Al tio la Reĝin’ malgoje diris
“Ilo! vi, per la muregoj enfermantaj
De la monahinejo, Cirkauita,
Kion vi scias, vi, pri nia mondo,
Pri £iaj ombroj, ati per giaj lume),
Pri giaj malbonajoj ati bonajoj?
Se iam Lancelot’, la Kavaliro
Plej’ nobla, montris sin dum unu horo
Malpli noblega ol si mem, pregadu
Ke de la fajra sorto li savigu,
Kaj pro Si, kiu logis lin, ploradu”’,