Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
25
 

Li havis, ke la manon li ne levis
Kontraŭ la Reĝo lin nobeliginta;
Sed da nobeloj estis mortigitaj
Tre multe; koj kun li sin unuiĝis
“Parencoj ĉiuj kaj aliaj, kiuj
En lia propra lando kun li vivas.
Tiam Modred' ribelis, kaj plimultaj
“Ekforgesinte fidelecon sian
Kaj ĵuron sian, kun li unuiĝis.
Sed kelkaj kun mi restas, kaj el ili
Parteton lasos mi kun vi, fidelajn
“Amikojn kiuj amas min — pro kiuj
Mi ankaŭ vivas nun — por vin gardadi
En la estontaj kaj teruraj horoj,
Por ke nenia har' el via kapo
Ekinsultata estu. Ne timiĝu!
Gardata estos vi ĝis mia morto.
Mi tamen scias, se profetoj vere
“Parolis, ke mi marŝas al la morto.
Vi mian vivon ne dolĉigis tiel
Por ke mi, Reĝo, plideziru vivi.
Ĉar vi de l'viv' la celon ruinigis.
Permesu do, ke mi, la finan fojon,
Eĉ por vi mem, klarigu vian pekon.
Kiam foriris la Roman', malmulte
Kunligis lia leĝo nin; la vojoj
Je krimoj estis plenigitaj, kvankam
Agadoj noblaj tie-ĉi kaj tie
Rajtigis iom da la malbonaĵoj,