Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
48
 

La branĉoj de la vinberuj' ĉirkaŭis,
En la silento kantis ŝi, ĝis l' ombro
De la krutaĵo monta ŝin atingis.

“Ho! Ido, Ido! de l' fontar' patrino,
Kaj mia! Ho! patrino kara Ido!
Aŭskultu min antaŭ la mia morto.
Ĉar nun tagmez-kviet' la montojn tenas;
En la herbejo la akrid' silentas;
Lacertoj kiel ombroj sur la ŝtono
Ripozas, kaj dormadas la cigalo.
La ruĝaj floroj velkas, la lilio
L'abelon lulas; mi mem nur vekiĝas!
Larmplenaj estas la okuloj miaj
Mallumaj; amoplena mia koro;
Rompiĝas ĝi; la viv' min enuigas.

Ho! Ido, Ido! de l' fontar' patrino,
Kaj mia! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ho! tero! Ho! montetoj! Ho' kavernoj
En kiuj la serpent' malvarma kuŝas;
Ho! montaj riveretoj, min aŭskultu!
Filino de Rivero-Di' mi estas.
Aŭskultu, ĉar mi devas nun paroli,
Kaj per kantad' ĉagrenon mian tute
Esprimi, kiel tiuj muroj, kiuj
Leviĝis per muziko malrapida —
— Ekformiĝanta nubo — tial, eble
Dum mi parolas, mia koro iom
Forgesos la doloron plej ekstreman,