Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
49
 

Ho! Ido, Ido; de l fontar' patrino
Kaj mia, antaŭ mia mort' aŭskultu!
Mi sub la montoj, je l' tagiĝ' atendis.
La rosa supro de l' herbej' mallumis;
Malluma estis la mont-pino rosa.
Pariso bela, sed de kor' malbona,
Kaprinon kondukante (nigran, sed
Kun kornoj kaj piedoj blankaj) sola
De l' marĉo Simoisa suprenvenis.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
El la fendego la torent' min vokis;
Kaj malproksime la matena lumo
La puran neĝon tuŝis. Kun okuloj
Malsupren rigardante, sidis mi;
Kaj li, kun brusto tiel blanka kiel
La stelo de' l' tagiĝo, movis sin,
De liaj ŝultroj leopardo-felo
Pendiĝis, sed hararo lia hela
Ĉirkaŭis lian frunton kvazaŭ Dian.
Kaj liaj vangoj estis brilaj kiel
La ĉielarko sur blovita ŝaŭmo.
Eksaltis tuta mia koro por
Karesi lin, antaŭ ol li alvenis.
Ho' Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Li ridis, kaj en sia blanka mano
Orfrukton Hesperian montris, kiu
Odoris kiel ambrosio. Dum
Rigardis kaj aŭskultis mi, ekfluas
Ĝis mia koro lia parolado.