Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
54
 

La lumo flirtis, dum ŝi movis sin.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ŝi, kun rideto ruza en l' okuloj,
Kiel la antaŭsigno de triumfo,
Alproksimiĝis, dolĉe mumurante
“Edzinon la plej belan mi promesas,
Kaj eĉ la plej amantan en Grekujo”.
Ŝi ridis, kaj mi fermis la okulojn
Pro timo; tiam, rigardante, vidis
Parison kun la brako forstreĉita,
Kaj Heron kun okul' koleroplena
Sin retirantan en la oran nubon.
Kaj mi nur sola restis en la laŭbo,
Kaj mi de tiu tempo sola restas
Kaj sola estos ĝis la mia morto.
Patrino! antaŭ mia mort' aŭskultu!
‘Edzinon la plej belan?’ kial ‘belan?’
Ĉu mi ne estas bela? ĉar milfoje
Aminto mia al mi tion diris.
Mi, ŝajne, estas bela, ĉar hieraŭ
Sovaĝa leopardo kun okulo
Simila al la stelo de l' vespero
Kaj vost' ludema, en la herb' kuŝiĝis
Dum mi trapaŝis. Kial ‘plej amantan?’
Ho! ve! paŝtisto mia! se mi povus
Per miaj brakoj ĉirkaŭpreni vin,
Kaj premi miajn lipojn sur la viajn
Kun kisoj kiel fruktoportaj gutoj
De roso, aŭ pluveroj de l' aŭtuno