Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
55
 

Falantaj en la Simoisajn akvojn!
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Oni alvenis kaj dehakis miajn
Tre altajn pinojn, kiuj kiel plumoj
La krutajn flankojn de l' fendego blua
Ornamis, kaj protektis la aglidojn
Inter la neĝa pinto kaj la blanka
Kaskado; kaj el kies densaj branĉoj
Aŭdiĝis je l' maten' la voĉ' neklara
De la panter' blekanta, dum mi sidis
Malsupre en la valo. Plu neniam
Inono, sola, vidos la nebulon
Vagantan inter ili; plu neniam
L'arĝentajn nubojn en la lunradioj
Kaŝantajn ilin, inter la rivero
Bruega kaj la tremetantaj steloj.
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Mi volus, ie ajn en la ŝafejoj
Ruinigitaj de l' ŝtoneg-fragmentoj
Falintaj el la montoj, ŝin renkonti,
L'Abomenindan, kiu seninvite
Alvenis al la bela festenejo
De Peleuso, kaj la oran frukton
Deĵetis sur la tablon, kaj la sangon
Elfaris; por ke mi l' animon mian
Malkaŝu, kaj al ŝi libere diru
Ke mi ŝin abomenas tute, — ŝin
De Dioj kaj de homoj malamitan.
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!