Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
56
 

Ĉu li ne ĵuris ke li amas min?
Milfoje, en ĉi-tiu verda valo,
Sub tiu-ĉi monteto verda, eĉ
Sidante tie-ĉi kaj min tenante?
Ĉu li la sian ĵuron ne sigelis
Per kisoj, kaj per larmoj ĝin konfirmis?
Ho! ĝojaj larmoj, ne al tiuj-ĉi
Similaj! Ho! ĉiel' feliĉa! kial
Vi povas min rigardi? Kial vi
Ho! ter' feliĉa! povas min toleri?
Ho! morto! morto! vagadanta nubo,
Iro multe da malfeliĉuloj estas
Sur nia tero; La feliĉajn kiuj
Deziras vivi, lasu; mi petegas
Ke vi de mia viv' la lumon kaŝu,
Kaj mallumigu la animon mian
Por ke mi mortu; ĉar vi nun subpremas
La mian koron, la palpebrojn miajn
Subpremu ankaŭ, kaj min lasu morti!
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Sed morti sola mi ne volas; pli
Kaj pli en mi formiĝas fajraj pensoj
Kies signifon mi divenas, kiam
Mi aŭdas nokte la mallaŭtajn sonojn
El montaj internaĵoj, alvenantajn
Kiel la paŝoj de pied' sur lano.
La malproksiman celon mi malklare
Ekvidas, kiel la patrin' konjektas
Pri la vizaĝ' de l' ido naskiĝonta.