Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pro tio mi venis vin voki. Ĉu vi ne venos kun mi? La afero postulas du homojn.

Jes, jes, tre volonte! Kaj kia estas mia rolo?

Ĝi estas tre simpla! Mi petis Sake-vendejestron pruntedoni unu bareleton da Sake. Ni alportu ĝin al Mukoĵima kaj vendu ĉiun glason po dek senoj.

Bonega ideo! Jes, des pli Sake malmultiĝas, ju pli da Sake-amantoj volas ĝin havi; kaj ili aĉetos eĉ po dek senoj.

Mi kunportis unu moneron de dek senoj por la okazo, ke oni pagos al ni per monero de dudek senoj.

Ha, mia amiko, vi estas multe pli saĝa kaj pli riĉa ol mi, ĉar mi ne havas eĉ dek senojn!…

Nu, ni iru!

Jes, jam multaj gajuloj kantas kaj dancas sub la floraro; al ili jam Sake mankas. Ni iru kiel eble plej baldaŭ!

Ni multe gajnos kaj poste, reveninte hejmen, ni drinkegos ĝis sateco.

Jes, post laboro ridetas ĝojo. Nun mi estas tute preta. Ni do ekiru!

Vi iru antaŭe.

La du amikoj, ambaŭ drinkemuloj, iris al Mukojima, portante la barelon sur siaj ŝultroj per bastono.