Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

K. Ĉar mi trinkis nur unu glason, kaj nun mi sentas min pli soifa, pli malsana ol antaŭe. …mi ne povas plu kunporti la barelon kun vi, amiko mia!

H. Tio estas malkonvena. Se ni ne alvenos ĝis Mukoĵima, ni ne povos gajni tion, por kio ni drinkados tiun ĉi nokton. Resaniĝu, mi petas. Ĉu vi volas, ke ni ripozu iom?

K. Ne, ne, ni ne perdu tempon ĉi tie. Amiko, vendu al mi ankoraŭ unu glason kaj mi tuj resaniĝos… mi fariĝos kapabla kunporti nian barelon.

H. Se la Sake estas tiel efika por via resaniĝo, prenu ĝin.

K. Jen estas dek senoj! Plenigu la glason ĝis la bordo (trinkas)! Nun mi estas sanega, fortega! Ni iru antaŭ ol la popolamaso disiros.

(Ambaŭ vendistoj marŝas apenaŭ cent metrojn.)

H. Haltu!

K. Kio okazas?

H. Vi marŝas tro rapide, kaj mi havas ventrodoloron. Mi trinkis nesufiĉan kvanton da Sake, kaj mi pensas, ke mia stomako parte malsekiĝis, sed parte restis ankoraŭ tute seka, kaj pro tio mi havas ventrodoloron… Jen dek senoj! donu al mi por trinki.

H. Tre volonte!

Tiamaniere, niaj ambaŭ vendistoj trinkadis unu post la alia, ĝis kiam ili alvenis Mukoĵima-n.