Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II.

Kaj Eliseo konvinkis la kolegon. Efimo meditis, meditis kaj alian matenon venas al Eliseo.

— Nu, ni ekiru, li diras, vi diras veron. Koncerne morton kaj vivon estas Dia volo. Dum ni estas vivaj kaj havas fortojn, ni devas ekiri.

Post unu semajno la maljunuloj estis jam pretaj.

Taràsoviĉ havis monon hejme. Li prenis cent naŭdek rublojn kun si por pilgrimnado kaj ducent rublojn. Li restigis al la maljunulino.

Ankaŭ Eliseo pretiĝis; li vendis dek abelujojn al la najbaro. La najbaro devis ankaŭ ricevi naskitaron, kioma ĝi estos de dek abelujoj. Por ĉio li prenis de la najbaro sepdek rublojn. Ceterajn tridek rublojn li kolektis hejme de ĉiuj: la maljunulino donis sian lastan monon, kiun ŝi ŝparis por sia enterigo; la bofilino donis sian monon.

Efimo Taràsoviĉ ordonis.fari ĉiujn aferojn al la pliaĝa filo: kie kiom da falĉotaj herbetoj lui, kien elveturigi sterkaĵon, kiel finkonstrui kaj tegmenti la domon. Li pripensis ĉian aferon, ordonis ĉion. Kaj Eliseo nur ordonis al la maljunulino, ke ŝi lokigu junajn abelarojn de la venditaj abelujoj aparte kaj fordonu al la najbaro sen trompo, kaj pri hejmaj aferoj li eĉ ne ekparolis: la afero mem, certe, montros, kion kaj kiel necesos fari. Vi mem estas mastroj: vi faros por vi kiel eble pli bone.

La maljunuloj pretiĝis. Hejmuloj bakis pastelojn, kudris sakojn, detranĉis novajn ĉifonojn por piedoj; la maljunuloj surmetis duonbotojn, prenis rezervajn bastajn