Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VIII

La morgaŭan tagon Mucio malaperis de l’ mateno, kaj Valerio anoncis al sia edzo, ke ŝi intencas viziti la apudan monaĥejon, kie loĝas ŝia konfesprenanto, maljuna kaj serioza monaĥo, al kiu ŝi havas senliman konfidon. A1 la demandoj de Fabio ŝi respondis, ke ŝi deziras per konfeso malpezigi sian animon, ŝarĝegitan per la eksterordinaraj impresoj de la lastaj tagoj. Rigardante la konsumiĝintan vizaĝon de Valerio, aŭskultante ŝian estingiĝintan voĉon, Fabio, li mem, aprobis ŝian intencon: la respektinda pastro Lorenco povus doni al ŝi utilan konsilon, distri ŝiajn dubojn…

Sub la gardo de kvar akompanantoj, Valerio forveturis al la monaĥejo, — Fabio restis hejme kaj, ĝis la reveno de sia edzino, vagadis en la ĝardeno, penante kompreni, kio fariĝis al ŝi, — kaj sentante konstantan timon, kaj koleron, kaj doloron de neprecizaj suspektoj… Ne unu fojon li eniris la pavilonon; tamen Mucio ne estis reveninta, — kaj la malajo rigardis Fabion, kiel idolo, humile klininte la kapon, kun profunde — tiel almenaŭ ŝajnis al Fabio — kun profunde kaŝita rideto sur la bronza vizaĝo.

Dume, Valerio ĉion rakontis al sia konfesprenanto, ne tiom hontante, kiom teruriĝante. La pastro aŭskultis ŝin atente, ŝin benis, pardonis ŝian nevolan pekon — sed interne de si ekpensis: «Sorĉaĵo, diablaj agoj… ĝi ne estas allasebla…» kaj kune kun Valerio veturis al ŝia kampodomo, kvazaŭ por ŝin definitive kvietigi kaj konsoli. — Vidante la monaĥon, Fabio iom ekmaltrankviliĝis; sed la spertega maljunulo jam antaŭe estis pripensita, kiamaniere li estos aganta. Restinte sola kun Fabio, li, certe, ne perfidis la sekreton de konfeso, tamen konsilis al li, se eble, forigi la invititan de li gaston,