Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu per siaj rakontoj, kantoj, per tuta sia konduto malordigis la imagon de Valerio. Krom tio, laŭ opinio de la maljunulo, Mucio eĉ antaŭe, kiel oni memoras, ne estis tute firma en sia kredo, kaj pasiginte tiom longan tempon en landoj, ne feliĉigitaj per la lumo de kristanismo, li eble alportis de tie la infekton de falsaj instruaĵoj, li eble eĉ konatiĝis kun la misteroj de magio; tial do, kvankam la malnova amikeco havas siajn rajtojn, tamen prudenta singardemo montris la necesecon de disiĝo. Fabio plene konsentis kun la respektinda monaĥo; Valerio eĉ tuta tralumiĝis, kiam la edzo komunikis al ŝi la konsilon de ŝia konfespreninto, — kaj akompanata de bondeziroj de ambaŭ geedzoj, provizita per riĉaj donacoj por la monaĥejo kaj por la malriĉuloj, la patro Lorenzo forveturis hejmen.

Fabio intencis tuj post la vespermanĝo interparoli kun Mucio; sed la stranga gasto ne revenis al la vespermanĝo. Tiam Fabio decidis prokrasti la interparolon kun Mucio ĝis la sekvonta tago, — kaj la geedzoj iris sian dormoĉambron.

IX

Valerio baldaŭ ekdormis; sed Fabio ne povis ekdormi. En la nokta silento al li pli vive sin prezentis ĉio vidita, ĉio trasentita de li; li ankoraŭ pli insiste faris al si demandojn, pri kiuj li, kiel antaŭe, ne trovis respondon. Ĉu efektive Mucio fariĝis magiisto, — ĉu eble li venenis Valerion? Ŝi estas malsana… tamen je kia malsano?

Dum, apoginte la kapon per la mano kaj retenante sian varman spiron, li donis sin al peza meditado, — la luno ree supreniĝis sur la sennuban ĉielon, kaj kune kun ĝiaj radioj, tra la duontravideblaj fenestraj vitroj,