Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el la direkto de la pavilono — aŭ tio nur ŝajnis al Fabio? — ekenverŝiĝis blovo, simila al malpeza, odora fluero… jen aŭdiĝas trudema, pasia murmuro… kaj sammomente li rimarkis, ke Valerio komencas iomete moviĝi. Li ektremis, — li vidas: ŝi sin levas, malsuprenigas el la lito unue unu piedon, poste la alian — kaj, kiel lunatikulo, senvivece direktante la malklariĝintajn okulojn rekten antaŭ si, etendinte antaŭen la brakojn, ŝi sin direktas al la ĝardena pordo! Fabio momente elsaltis tra la alia pordo de la dormoĉambro — kaj, vigle ĉirkaŭkurinte la doman angulon, li fermis tiun, kiu kondukis en la ĝardenon… Apenaŭ li havis la tempon por kapti la seruron, kiam li sentis, ke iu penas malfermi la pordon el-interne, premas ĝin… ree kaj ree… post tio eksonis tremantaj ĝemoj…

«Tamen ja Mucio ne estas reveninta el la urbo», pensis Fabio — kaj sin ĵetis al la pavilono…

Kion li vidas?

Renkonte al li, sur la vojeto, helege surverŝita per la brilo de lunaj radioj, marŝas, ankaŭ kiel lunatikulo, ankaŭ etendinte la brakojn antaŭen kaj senvivece malferminte la okulojn, — marŝas Mucio… Fabio kuras al li, — sed tiu, ne lin rimarkante, iras, mezure marŝas paŝo post paŝo, — kaj lia senmova vizaĝo ridas sub la luna lumo, kiel ĉe la malajo. Fabio volas lin voki per lia nomo… sed ĉitiumomente li aŭdas: malantaŭe, en la domo, ekfrapis fenestro… Li rigardas…

Efektive: la fenestro de la dormoĉambro estas plene dismalfermita, — kaj, enŝovinte la piedon trans la sojlo, Valerio staras en la fenestro… ŝiaj manoj kvazaŭ serĉas Mucion… ŝi tuta fortiriĝas al li…

Neeldirebla furiozeco plenigis la bruston de Fabio kiel subite alfluinta ondego. — «Malbenita sorĉisto!» li ekkriegis freneze — kaj kaptinte per unu mano Mu-