Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

necesege ke fraŭlino de Prelongo vin trovu apud sia lito kiel eble plej rapide. Vi bezonos interparoladi kune por klarigi al ŝiaj gepatroj ŝian ĉeeston ĉe la Kamuŝa domo kaj vian foreston dum la momento de l’ elfalego. Necese estas, ke vi konservu la konfidon de via juna mastrino: ŝi gratulos vin, ĉar vi revenis en okazo tiel malfacila por ŝi.

— Sed ŝi petos kiamaniere mi estis sciigita: ĉar mi povos prezenti al ŝi neniun taŭgan klarigon, ŝi min suspektos de spionado. Malbona rimedo, karulo mia, por altiri al si la konfidon.

Viktoro pripensis dum kelkaj minutoj.

— Vi estas prava, li diris. Pro tio, vi pasigos la nokton tie ĉi, kaj eliros nun morgaŭ matene.

— Ho, dum la semajno ne estos fluinta, la situacio ĉiam restos sama.

— Ne; ĉar de nun ĝis morgaŭ mi elpensos ion. La kapitano prenis paperfolion, skribis sur ĝi dekduon da linioj, kaj ĝin faldinte, ĝin metis en sian paperujeton. Preninte sian ĉapelon, li ekleviĝis.

— Ĉu vi eliras? diris samtempe Josefino kaj Duponto.

— Jes; mi estos forestanta dum unu horo apenaŭ. Atendu min.

Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la oficejoj de la ĵurnalo Figaro. Transirinte la sojlon:

— Ĉu sinjoro Kroziero estas ankoraŭ en la ĵurnalejo? li petis de oficisto.

— Jes, sinjoro, kredeble li ĉeestas ĉe la redakciejo.

— Ĉu vi bonvolas doni al li mian vizitkarton? Sub sia nomo, la kapitano krajonis:

— Por gravega komunikaĵo. Post kvarono da horo, la servisto revenis kaj diris respekte al la filo Linŝardo:

— Se vi bonvolas eniri, sinjoro, vi estas atendata. Kiel Duponto, Kroziero estis malnova licea kolego. Sed male de l’ ekskondamnito, li sukcesis, kaj sekvis en la