Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/290

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĵurnalismo vojon brilan kaj rapidan. La kapitano tre bone sciis ke lian amikon sieĝadas ĉiuspecaj petadoj. Do, se, por ricevi tion, kion li intencis peti, li estus prezentonta nur la maljuniĝintan memoron de ilia iama kolegeco, tre kredeble la rekomendaĵo ne sufiĉus. Sed Viktoro havis pli bonajn sukcesilojn. La frato de Kroziero, malprudenta junulo, fariĝis militisto incitite de senpripensa ekmovo, kaj estis ankoraŭ nur suboficiro. Ĉar li troviĝis en la skadro ĉefita de la filo Linŝardo, la protekto de lia superulo lin forte utilis por gajni la epoleton. Pro tio, la kapitano esperis ke, dank’ al la fervorega amo de la maljuna frato al la juna, li povus ĉerpi en tiu sento la ilon necesan al la sukceso de siaj projektoj.

— Kiel, mia kara amiko, diris la ĵurnalisto, ĉu estas vi? Sed eniru do: kia estas la kaŭzo de via agrabla vizito?

— Ĉu de longa tempo vi ricevis sciigojn pri via frato?

— Tiumatene, karulo mia, tiumatene.

— Ĉu ili estas bonaj?

— Bonegaj.

— Nu, tio min tre kontentigas. Brava junulo, via frato; eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito. Ha! mi opinias, ke li rapide altgradiĝus, se li estus sufiĉe protektita.

— Sed vi, mia kara amiko, vi kiu havas tiom da amikoj inter la superuloj, ĉu vi ne povus iom lin helpi?

— Mi ne atendis vian peton por agi. Ĵus tiumatene mi parolis pri li kun supera oficiro.

— Ĉu vere vi faris tion? Ho! tio estas tre amikema. Neniam vi scios kian dankemon mi sentas al vi.

— Nu, tio estas negravaĵo: ni ne parolu pri tio, Via frato min interesas; kaj, zorgante pri li, mi faras nur mian devon. Mi venis al vi.

— Ja, vi estas prava: ne por paroli pri Eduardo vi troviĝas en la ĵurnalejo.

Viktoro eligis el sia paperujeto la verketon de li skribitan hejme, antaŭ duono da horo.