Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco ĉar, laŭ li, la ĉeesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feliĉeco.

Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis provi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj ĝis nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repuŝis; kaj la amanto pelita estis devigita mallaŭte konfesi, ke li estas hontinde venkita.

Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li puŝegis per frapo de ŝultro la pordon de ŝia ĉambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, ŝi rapidis al li, ĝin svingante:

— Se vi faras unu paŝon plie, mi rompas vian kapon, ŝi diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: “Knabino falas nur, kiam ŝi bonvolas”. Mi scios tion pruvi.

Ŝi estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, antaŭ ŝiaj piedoj, ekĝemante:

— Kaj se mi edziĝus kun vi?

— Ha! se vi edziĝus, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.

La morgaŭan matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Linŝardo finante diris:

— Malfeliĉa knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; ĉar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bonaĵoj: kaj mi timas, ke vi ne estos feliĉa.

— Nu, vi certe estas prava; sed mi amas ŝin. Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis ĉiutage mil novajn ruzojn por erarigi la ĝendarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro