Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de l’ ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomiĝis sinjorino Linŝardo.

La patron de Andreo ne trompis liaj antaŭsentoj. Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris ĉiujn revojn fareblajn de la juna virino en ŝia Sartena dometo. Sen riĉaĵoj, havante kiel vivrimedojn nur la ĉasoŝtelon, la Boldina familio vivis ŝpareme, senprovize, laŭ la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fariĝis unu el plej riĉaj Normandaj farmomastrinoj; kaj, ĉar Prelongoj nuliĝis en la lando, ŝi povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.

Pro tio, ŝia kolerego fariĝis grandega, kiam ŝi sciis, ke tiu belega sinjorega loĝejo iam estis propraĵo de ŝia bopatro, kaj, ke ĉi tiu sin senigis da ĝi, instigita de neklarigebla malavareco.

De tiu momento, la bela farmodomo, kiun ŝi loĝas, ŝajnis al ŝi dometo; kaj iam la maljuna Linŝardo aŭdis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: “Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi ĵuras, ke iam mi reeniros en vin estrine, aŭ mi pereos de miaj penadoj”.

Sinsekve ŝi naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn ŝi volis mamnutri mem, esperante trovi en la ĝojoj de la patrineco nutraĵon al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en ŝi, kaj kiujn ŝia edziniĝo kun Andreo ne kontentigis. Ĉar Heleno ne amis sian edzon. Certe ŝi ne sentis al li malamon: kontraŭe ŝi volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona ĝis la malspriteco, ne povis taŭgi por ŝia itala natureco ardanta kaj malhumila.

Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Linŝardo sentadis profundan malamon: ĉi tiu estis ŝia bopatro. Ŝi sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje ŝi demandis sin ĉu pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. Ŝi estus