Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lin ameginta, se li estus ŝia edzo. Sed, ĉar ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi, ŝi lin timis kiel danĝeran malamikon; kaj ju pli ŝi lin sincere admiris, des pli ŝi lin malamis en la plej profunda kaŝejo de ŝia koro.

Jam de longa tempo Heleno ĝuste divenis la agojn de la maljuna Linŝardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank’ al babiladoj de unuj kaj de aliaj, ŝi kolektis aron da fariĝetoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da verŝajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj. Sed ŝi ne sin konfesis venkita; kaj ŝi serĉis dum multaj monatoj, ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn.

La hazardo ŝin helpis. En amaso da malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio, ŝi trovis ligaĵon da paperoj, kiujn ŝia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuniĝis la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Linŝardo vendis la meblaron.

La homo mortis: la patro Linŝardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskribaĵo postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni.

Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne troviĝis en la farmodomo.

Ŝi lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li ŝajnis priokupata.

Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preskaŭ renversita de kaleŝo, poŝte jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam ĝi rapidege ruliĝis, la filo Linŝardo rekonis la vojaĝanton: li estis la grafo Raŭlo.

— Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega.

Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn brid-