Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ojn, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monarĥeco kaj la Julian Revolucion.

Andreo eksupreniris al sia ĉambro por anstataŭi siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trovaĵon:

— Nu, rigardu. La filo Linŝardo ĵetis rigardon sur la paperfolietojn, kaj ĉion komprenis. Tiam li faletis en apogseĝon, kaŝis la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis.

Aŭdante bruon de ploregoj en la apuda ĉambro, la patro, kiu ne povis suspekti la kaŭzon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli.

— Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin ĉagreni.

— Nur vi.

— Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feliĉa, mi donus mian sangon.

— Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron.

— Andreo, kiu povis diri al vi ...?

— Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias ĉion.

— Kion vi volas diri per tiu vorto ĉio, balbutis la malfeliĉa patro, esperante sin alkroĉi al savontaj branĉoj.

Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo paliĝis.

— Vi bone vidas, diris la junulo, ke la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita.

— Malfeliĉa infano, ekkriis Linŝardo per ne homa voĉo, vi do ne sentas, ke vi min mortigas?

— Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbonaĵo estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis antaŭ mia naskiĝo.

Nur per ĝemado respondis la maljunulo.

— Mi estas edzo, mi estas patro, daŭris Andreo kolerega. Antaŭe mi povis protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni