Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn riĉaĵojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte daŭrigi vian rabistan agon; ĉar mi ne volas, ke iam miaj filoj min riproĉu, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de ŝtelisto.

La maljunulo ne povis plion aŭdi. Li eliris, sin alkroĉante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian ĉambron kaj sin ĵeti sur liton.

Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogseĝon. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io disŝiriĝis, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feliĉeco. Ĉar li komprenis, ke lia edzino kaŭzis la malfeliĉon per ŝia malamema sagaceco, ĉar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de ŝi la konsolojn, kiujn li bezonas, li ŝin riproĉis, ĉar ŝi devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco.

Lasante flui tiun larmotorenton, kiun ŝi ne povis haltigi, Heleno eliris. Aŭdinte stertori en la najbara ĉambro, ŝi en ĝin rapidis. Ŝia bopatro, svenanta sur sia lito, aŭdigis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu antaŭiras la agonion.

— Rapide, la kuraciston, ŝi diris al servisto. Kuru kaj lin venigu.

Sed la vilaĝa doktoro alvenis nur post du horoj. Li troviĝis apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Raŭlo, eksciante la novaĵon, kiun al li konigis lia filo.

Per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo.