Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La situacio fariĝis dusenca kaj romansimila. Ĉar mi baldaŭ konvinkiĝis, ke mia juna Germanino estas nek figuro, nek gramofono, mi preferis retiriĝi, ol aĉetadi ĉapelojn al diversaj stratulinoj.

Sur la alia »panoptika« flanko de la strato, staris »Omnibuso«, sur kies supro grandalitere estis skribita: »Panopticum«.

Stranga, ia nova »panoptika« monkaplilo!… ĉar kelkaj homoj »enonmibusiĝis«, mi ankaŭ supreniris kaj sidiĝis apud du trankvile, preskaŭ senmove sidantaj virinoj.

— Nun, mi havos la vojaĝantan panoptikan muzeon: utilon kun plezuro. Bona germana penso!… — diris mi al miaj du najbarinoj.

Sed ili nenion respondis.

— Panoptikomnibusaj vaksfiguroj!… — pensdemandis mi, piede premante iliajn kalojn.

Preskaŭ sovaĝa ekkrio de miaj najbarinoj tute trankviligis min.

Je tria horo mi estis ĉe la profesoro. Sinjoro kuracisto post ¾ hora tre preciza esplorado opiniis:

1-e ke mia hejma doktoro tute eraris;

2-e ke ne mia koro estas malsana, sed la stomako; ne la piedoj, sed la kapo;

3-e ke por mi estos savo ne fizi-sed psiĥi-atra sanigejo;

4-e ke li (la profesoro) eĉ konas iun lertan kuraciston, kiu ĵus malfermis en Frankfurt M.[1] protektindan psiĥiatran sanigejon.

Kiam mi provis certigi la profesoron, ke nek mia koro, nek stomako, nek piedo, nek kapo iam min

  1. Germana urbo FRANKFURT AM MAIN (Frankfurt ĉe l’ rivero Majno) — E. W.