Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jaron kaj multe, multe da mono. Ne ŝparu kelkajn monerojn!

Forprenu nin el la apuda ĉambro. Faru al ni la ĝojon kaj lokon por aliaj libroj, niaj posteuloj. Vivu Esperanto, kiu donis al ni la vivon, kaj al ni la okazon alparoli vin amike.

Ĝis revido — tie… (Forirante en direkton de la apuda ĉambro). Tie vi trovos krom mi multajn, aliajn tre interesajn librojn. Ĉiuj bonstilaj, modelaj… Fuŝverkojn ni forigis el nia anaro. Latine oni diras:

— Bis dat qui cito dat.

Kaj mi diras:

— Duoble aĉetas, kiu rapide aĉetas.
(riverencas kaj foriras).

1931—XII.

»Pola Esperantisto« Nr. 12.«