Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Godfredo paŝis fronte, sed oni povas kredi ke lia kunulo devis peni laŭpaŝe sekvi lin. Irante de iu arbo al alia, ambaŭ tiel vojiris al la marbordo, sen tro riski esti vidata. Ĉi tie, arbedotufoj kaŝis ilin al la kontraŭa bordo; tie, iliaj kapoj mem malaperis meze de altaj herboj kies svingado pliĝuste anoncintus la trairon de viro ol tiun de besto. Sed ĉiaokaze, la sago de pafarko aŭ la ŝtono de ŝtonĵetilo povis ĉiam alveni surprize. Taŭgis malfidi.

Tamen, malgraŭ la rekomendoj kiuj estis faritaj al li, TOrteto misoportune stumblante kontraŭ iuj stumpoj samnivele kun tero, suferis du aŭ tri falojn, kiuj povintus malutili al la situacio. Godfredo fine bedaŭris igi sin sekvi de tia mallertulo. Vere, la kompatindulo ne povis esti granda helpo por li. Pli bone estus, sendube, lasi lin en Vilĉjo-Arbo, aŭ, se li ne volus konsenti, kaŝi lin en iu arbeta densejo; sed estis tro malfrue.

Unu horon post esti forlasintaj la grupo de sekvojoj, Godfredo kaj lia kunulo estis transirintaj unu mejlon - nur unu mejlon - ĉar la paŝado ne estis facila en tiuj altaj herboj kaj inter tiuj heĝoj da arbustoj. Nek unu nek la alia ĝis tie vidis ion suspektinda.

En tiu loko, la arboj mankis en spaco de almenaŭ iu cento da jardoj, la rivereto fluadis inter siaj nudaj randoj, la lando montris sin pli malkovrita.

Godfredo haltis. Li atente rigardis la tutan herbejon dekstren kaj maldekstren de la rivereto.

Ankoraŭ nenio maltrankviligebla, nenio kiu indikis la alproksimiĝon de la sovaĝuloj. Estas vere ke tiuj ĉi, ne povante dubi ĉu la insulo estas loĝita, tute ne estus antaŭenirantaj sen antaŭzorgado; ili metintus tiom da singardo riski sin paŝante almonten de la fluejo de la eta rivero kiom Godfredo metis por ĝin sekvi alvalen. Necesis do supozi ke, se ili ĉirkaŭe vagis, ne estis sen utiligi, ankaŭ ilin, la kovron de tiuj arboj aŭ de tiuj altaj arbustoj de lentiskoj kaj mirtoj, tre taŭge aranĝitaj por embusko.

Stranga efekto sed cetere sufiĉe pretervola. Laŭmezure, kiel li antaŭeniris, TOrteto, vidante nenian malamikon, perdis iom post iom siajn timetojn kaj komencis malestime paroli pri tiuj "kanibaloj de komedio". Godfredo, male, ŝajnis esti pli timoplena. Estis pliigante la antaŭzorgon,