Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apogante sur du junaj paĝioj kaj sekvate de sia gvardiestro kun pli ol kvincent nobeloj de sia domo, malrapide antaŭenmarŝis al la Reĝo, ĉiupaŝe haltante, kvazaŭ la sufero devigus lin al tio, sed efektive por observi la fizionomiojn de la ĉeestantoj. Rapida ĉirkaŭrigardo sufiĉis al li por tio.

Lia sekvantaro restis ĉe la enirejo de la reĝa tendo, kaj el ĉiuj homoj, kiuj tie staris, neniu havis la kuraĝon, lin saluti aŭ rigardi; eĉ La Valette ŝajnigis sin tre okupita de interparolo kun Montrésor. La Reĝo, kiu deziris fari al li malafablan akcepton, afektis senatenton, apenaŭ salutante lin kaj daŭrigante mallaŭtan dialogon kun Duko de Beaufort.

Tio devigis la Kardinalon, halti post la unua riverenco kaj alpaŝi al la aro da korteganoj, kvazaŭ por sin miksi inter ilin; sed lia plano estis, tiamaniere ekzameni ilin pli proksime.

Ili ĉiuj malantaŭenpaŝis, kvazaŭ vidante leprulon. Sole Fabert iris al li en sia kutima nekaŝema kaj krudeta maniero, kaj uzante la vortojn de sia metio: „Nu! Via Moŝto, vi faras breĉon en ilia aro same kiel kuglego; mi devas peti pardonon por ili.”

La Kardinalo respondis: „Kaj vi firme kontraŭstaras, same kiel sur la batalkampo; tion vi ne bedaŭros poste, kara Fabert.”

Ankaŭ Mazarin alproksimiĝis al la Kardinalo, sed kun singardemo. Donante al siaj moviĝemaj trajtoj esprimon de malĝojego, li faris antaŭ li kvin aŭ ses profundajn riverencojn, kun la dorso turnita al la grupo de la Reĝo