Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tendoj pli kaj pli longa intertempo pasis inter la nomoj de la korteganoj, kiujn oni laŭtvoĉe anoncis.

„Ĉu ni ne vidos nian kuzon la Kardinalon?” diris la Reĝo, turnante sin kaj rigardante Montrésor-on, el la domo de Monsieur.[1]

Ĉi tiu respondis: „Reĝa Moŝto, oni pensas, ke li nun estas tre malsana” — „Tamen, mi ne vidas iun alian, ol Vian Moŝton, kiu povus lin resanigi”, diris duko de Beaufort. — „Ni resanigas nur la skrofolulojn,[2] la Reĝo respondis, „kaj la malsanoj de la Kardinalo ĉiam estas tiel misteraj, ke ni konfesas, kompreni nenion pri ili.”

La Reĝo tiel spitis de malproksime sian ministron, ĉerpante forton el la ŝercado, por pli bone rompi lian jugon netolereblan, sed ne facile forigotan. Li preskaŭ kredis, ke li jam sukcesis kaj, kuraĝigite per la ĝoja mieno de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, li jam sin gratulis, esti repreninta sur sin la superegan aŭtoritaton; en tiu momento li forte ĝuis la grandan forton, kiun li pensis havi.

Tamen, kontraŭvola maltrankvilo en la profundo de lia koro lin konsciigis, ke, post la nuna horo, la tuta ŝarĝo de la Ŝtato refalos sur lin solan; sed li paroladis por forpeli tiun

tedan penson. Li kaŝis al si la intiman senton,

  1. Titolo donita al la frato de la Reĝo.
  2. „Laŭ la famo, la reĝo de Francujo havis la povon, per simpla ektuŝo resanigi el skrofolo siajn regatojn kaj eĉ kelkafoje alilandanojn.”