Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

citron oritan tuŝetas kaj himnojn de Atlo la majstro
kantas bonege; ĉu Lunon vagantan, ĉu Sunan laboron:
poste el kie devenas homaro kaj brutoj, el kie
pluvo kaj fajro, Arkturo, pluvemaj Hiadoj, duopaj
745Ursoj, kaj kial suboceaniĝi rapidas en vintro
sunoj, kaj kial alveno de nokto somere malfruas.
Ĉiuj aplaŭdas Tiranoj, kaj ilin Trojanoj imitas.
Tamen interparoladon daŭrigis longtempe tra nokto
la malfeliĉa reĝino, kaj aman trinkadis venenon,
750multe scivola pri reĝo Priamo, pri glora Hektoro.
Kiaj do estis armiloj de filo Aŭrora? kaj kiaj
la Diomedaj ĉevaloj? Kaj kiel altkreska Aĥilo?
"Kial prefere, ŝi diris, ho gasto, al ni, de deveno,
vi ne rakontus Danaajn insidojn, kaj vian malvenkon,
755fine de vian kuradon: ĉar de sep someroj pasintaj,
maraj tra ondoj, kaj mondaj tra landoj, vi ĉiam vagadas."


KANTO DUA

Ĉiuj silentis atente, kaj supren tenante okulojn.
Tiam, el lito altega, Eneo parolis la patro:
«Ne esprimeblan, reĝino, vi petas novigi doloron,
kiel Trojanan potencon kaj regnon multege plorindan
5rompis Danaoj: malĝoja afero en kiu mi prenis
parton grandegan, kaj kiun mi vidis. Ĉar, tion aŭdante,
kiu, Mirmido, Dolopo, kruela soldato Ulissa,
larmojn retenus? Sed nokto malseka okupas ĉielon
tute rapide, kaj astroj malaltaj invitas dormadon.
10Tamen se amo fervora por niaj suferoj vin puŝas
koni, kaj lastan mallonge Trojanan aŭskulti laboron,
kvankam animo memoras terure kaj larmojn rifuĝas,