Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tio estas nekontraŭdirebla, oni rebatis al li; sed en ĉi tiu lando estas bone mortigi de tempo al tempo iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.

Kandid estis tiom senkonsciigita kaj ofendita de tio, kion li vidis kaj de tio, kion li aŭdis, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la holanda ŝipmastro (je la risko, ke li ŝtelos lin, kiel tiu el Surinam) por ke li veturigu lin senprokraste al Venezio.

La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis ĉe vido al Lisbono, kaj Kandid tremis[1]. Oni eniris la markolon kaj la Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venezio. »Dio estu laŭdata! diris Kandid ĉirkaŭbrakante Marten; estas ĉi tie, kie mi revidos la belan Kunegond. Mi fidas al Kakambo, kiel al mi mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.«

ĈAPITRO XXIV
Pri Paket kaj frato Levkojo

Tuj kiam li estis en Venezio, li serĉigis Kakambo en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj, kaj ne trovis lin. Ĉiutage li sendis iun por eltrovi ĉiujn ŝipojn kaj ĉiujn barkojn: neniuj novaĵoj pri Kakambo. »Kio! li diris al Marten, mi havis tempon transiri de Surinam al Bordo, iri de Bordo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, rondiri Portugalion kaj Hispanion, transiri la tutan Mediteraneon, pasigi kelke da monatoj en Venezio; kaj la bela Kunegond ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj perigordan abaton! Kunegond sendube mortis; restas al

  1. Oni memoru pri la ĉapitroj V kaj VI.