Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jen estas, li diris, libro, kiu ĝuigis la grandan Panglos, la plej bonan filozofon el Germanio.

— Ĝi tute ne ĝuigas min, diris flegme Pokokurant; iam oni kredigis al mi, ke legante ĝin, mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, kiuj similas ĉiuj unu al la aliaj, tiuj dioj, kiuj ĉiam agas kaj ne faras ion definitivan, tiu Heleno, kiu estas la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ estas aktorino en la teatraĵo; tiu Iljon, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne ekokupas, ĉio tio kaŭzis al mi mortan tedon. Mi kelkfoje demandis al kleruloj, ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado, ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni devas ĉiam havi ĝin en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel tiujn rustintajn medalojn, per kiuj oni komerci ne povas.

— Via ekscelenca moŝto ne pensas tiel pri Virgilo? diris Kandid.

— Mi konsentas, diris Pokokurant, ke la dua, la kvara kaj la sesa parto de lia Eneido estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneas, kaj la fortikan Kloant, kaj la amikon Akates, kaj la malgrandan Askanius, kaj la stultan reĝon Latinus, kaj la burĝan Amata, kaj la senspritegan Lavinia, mi ne kredas, ke ekzistas io pli senverva kaj malagrabla. Mi pli ŝatas Tason kaj la ridindajn fabelojn de Ariosto.

— Ĉu decas demandi vin, sinjoro, diris Kandid, ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacon?

— Estas maksimoj, diris Pokokurant, el kiuj bonsocietulo povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, gravuriĝas pli facile en la memoron; sed lasas min tute indiferenta lia vojaĝo al Brindisi, kai lia priskribo de malbona tagmanĝo, kaj de la ŝarĝportista